---
kontribuantoj:
komentoj:
teksto:
Skolta Esperanto-Ligo
Skolta Esperanto-Ligo (SEL) estas geskolta internacia organizaĵo, kies membroj parolas aŭ simpatias kun la internacia lingvo Esperanto.
Unu el la celoj de la Ligo estas servi kaj helpi al WOSM kaj WAGGGS kaj pro tio oni eldonis ĉi tiun broŝuron.
La Ligo eldonis ankaŭ lernolibron por lerni Esperanton, speciale ideita por geskoltoj, kaj ĝi nomiĝas ”Ĵamborea Lingvo“ ekzistas ankaŭ manlibro tre simila al vortaro kun skoltaj vortoj tre utilaj por tendumon, ktp. Tiu ĉi vortareto estas nomata ”Skolta kaj Tenduma Terminaro“. Kaj oni pretigas novajn eldonoj...kaj eĉ oni pensas pri la libroj skribitaj de Baden-Powell.
Krom tio, oni devas memorigi la revuon La Skolta Mondo.
En multaj landoj ekzistas Naciaj Reprezentantoj kaj naciaj sekcioj de la Ligo, pro tio ke niaj amikoj loĝas ĉie tra la mondo.
Multaj el ili loĝas en landoj kie skoltismo estas malpermesata aŭ estis malpermesita, aŭ kie ne eblas pagi eksterlande. Do, ni estas riĉaj en amikoj sed malriĉaj mone.
Tiam kiam vi skribos al SEL, se eblas sendu sufiĉe da novaj poŝtmarkoj aŭ internaciaj respondkuponoj por respondi vian peton;la internaciaj respondkuponoj estas aĉeteblaj en poŝtoficejoj.
Comments (0)
You don't have permission to comment on this page.