| 
  • If you are citizen of an European Union member nation, you may not use this service unless you are at least 16 years old.

  • You already know Dokkio is an AI-powered assistant to organize & manage your digital files & messages. Very soon, Dokkio will support Outlook as well as One Drive. Check it out today!

View
 

horizontoj22

Page history last edited by PBworks 17 years, 4 months ago

---

kontribuantoj:


komentoj:


teksto:

Internaciaj skoltaj kaj skoltinaj revuoj

 

La Monda Skolta Oficejo en Ĝenevo, Svislando, eldonas broŝuron kun interesaj raportoj, informoj pri ĝenerala intereso kaj fotografaĵoj; ĝi estas eldonata angle kaj france.

 

Post certa tempo, la Monda Oficejo eldonas la libron ”Scouting 'round the World/Scoutisme au travers du Monde“ (Skoltismo tra la Mondo) kiu enhavas informojn pri ĉiu skolta asocio en la mondo, kiuj estas agnoskata de WOSM.

 

Siavice, la Monda Skoltina Oficejo en Londono, Anglio eltenas similajn eldonaĵojn en la angla, franca kaj hispana lingvoj.

 

La regiona oficiejoj el ambaŭ movadoj ankaŭ eldonas siajn proprajn bultenojn.

 

Ĉiuj tiuj eldonaĵoj de la oficejoj eblas akiri per abonoj, sed unue vi devas informi vin pri la kostoj kaj kiu respondecas pri tio en via Nacia Skolt(in)a Asocio.

 

Kluboj de skolt(in)oj kiuj kolektas poŝtmarkojn, insignojn kaj aliaj skoltaĵoj ankaŭ ekzistas; eks-skolt(in)oj kaj ilia organizo eldonas bultenon ankaŭ.

 

Sed alia geskolta revuo estas ”La Skolta Mondo“, kiu eldoniĝas en la internacia lingvo Esperanto. Ĝia amplekso kaj aspekto ne estas tre imponajn sed almenaŭ ne estas tre multekosta. Ĝi havas enhavon tre similan al la aliaj eldonaĵoj, sed ĝi prizorgas amikeman rilaton inter skoltismo kaj Esperanto.

 

Turnu vin al la redaktejoj de tiaj revuoj, kaj petu provekzempleron; poste, elektu tiun, kiun vi plej ŝatis.

 

Naciaj skoltaj kaj skoltinaj asocioj ofte eldonas bultenojn aŭ revuojn, kaj kelkaj regionoj kaj distriktoj ankaŭ. Eble estus ebla interŝanĝi ilin kun viaj eksterlandaj geamikoj, kaj tiel vi povos malkovri kiel oni skoltas en aliaj landoj.

Comments (0)

You don't have permission to comment on this page.