---
kontribuantoj:
komentoj:
teksto:
Bona plano: ŝparu monon!
La fervoj-kompanioj en multaj landoj donas specialan rabaton por gejunuloj, studentoj, geskoltoj aŭ eksterlandanoj, kiuj vizitas la landon. Ĝenerale ili nur postulas ke vi aĉetu la abonbileton antaŭ via forvojaĝo, en via propra lando.
En kelkaj landoj vi povas aĉeti abonbileton per kiu vi povas senkoste vojaĝi eksterlanden.
En Eŭropo ekzemple, ekzistas "Inter-rail-card"; ĝi servas por eŭropaj landoj kaj Maroko, krome ĝi donas senliman uzon en fervojoj kaj rabaton en malsamaj transportiloj.
En ĉiu lando ekzistas junulara rajtigilo por uzo ene de tiu lando. Verdire, la situacio estas iomete kaosa, sed serĉu informojn antaŭ ol forlasi vian landon kaj certe vi ŝparos monon.
Alia ŝanco estas ekhavi rabatitajn prezojn estas tiuj por studentoj kaj lernejanoj; ili kunportas la rajtigilojn SIC aŭ internacia studenta identigila karto, per de kiu ili ricevas rabatojn kiam dum vizitoj al teatroj kaj muzeoj, aŭ kiam ili manĝas en studentaj hejmoj kaj restoracioj, kaj eĉ kelkfojoj ili povas vojaĝi aviadile malmultekoste.
Tiel, do, jen konsilo por vi: Antaŭ ol forvojaĝi, informiĝu vin pri la diversaj ŝancoj!
Comments (0)
You don't have permission to comment on this page.