---
kontribuantoj:
komentoj:
teksto:
Skolta Universala Fondaĵo (Scout-U-Fund)
La Scout-U-Fund estas la videbla signo de la skolta frataro. En pli ol 30 landoj skoltismo povas nur subteni sin danke al eksterlanda helpo, kiun tiu ĉi fondaĵo donas. Ekzemploj de tiu ĉi helpo estas eldono de libroj, organizado de tendumadoj, trejnigo de novaj skoltestroj, helpo al skoltasocioj dum katastrofoj, ktp.
Miloj da gejunuloj, kiuj havas malpli ŝancojn por praktiki skoltismon, nun povas tion fari danke al via helpo, ekzemple: georfoj, blinduloj kaj handikapituloj, ktp.
Detaligita listo eblas akiri rekte de la Monda Skoltoficejo en Ĝenevo, Svislando.
Kelkaj havas eĉ specialan tagon por partopreni aktivecoj kiam en tiaj landoj ekzistas ia nacia helpo-fondaĵo. internacie tiu dato estas la 22a de februaro.
Scout-U-Fund estas tre simila al Pensiga Fondaĵo, kiun havas la skoltina organizaĵo. La kontribuaĵojn oni sendas al via nacia skoltasocio, kaj tiu sendos al la Monda Skolta Organizo.
La "Poŝtmarka Banko", kolektas uzitajn poŝtmarkojn samcele. Tiu laboro estas farata de kelkaj skoltoj. Por eltiri la poŝtmarkojn el kovertoj, metu ilin en sufiĉe da varmeta akvo kun salo, kaj lasu ilin tie ĝis kiam ili estos tute liberaj de la koverta papero. Neniam tiru ilin! Poste metu ilin sur ĵurnalan paperon por sekigi ilin , kaj kunpremu ilin per alia folio kiam ili estu kvazaŭ sekaj. Poste sendu ilin al via Nacia Skoltoficejo aŭ rekte al la Monda Skoltoficejo per la plej malalta poŝta tarifo (Via nacia skoltaoficejo jam scias la adreson).
Ankaŭ la Skoltinaj Asocioj dankos vian kontribuon.
Comments (0)
You don't have permission to comment on this page.